Programo januaro-februaro-marto 2021
Kapellen, 2021-01-06
Karaj Erikejanoj kaj simpatiantoj,
Gelukkig, geestdriftig en Corona-vrij 2021 aan allen ! La Erikejo deziras al vi, viaj familianoj kaj geamikoj PROSPERAN, ENTUZIASMAN kaj SENVIRUSAN JARON 2021 !
… Maar vergeet a.u.b. niet Uw lidmaatschapsbijdrage te betalen… Sed bonvolu ne forgesi la pagon de la baza kotizo, de 30 eŭroj al : Flandra Esperanto-Ligo (Vlaamse Esperantobond), Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen je/op IBAN BE31 4025 5105 3155 – BIC KREDBEBB por resti membro en 2021. Tiamaniere vi daŭre ricevos LA revuon Horizon-taal, tutplenan de informoj pri la lokaj grupoj kaj pri nia komuna idealo : la neŭtrala lingvo Esperanto.
Bijeenkomsten op gewone plaats en tijdstip. De bijeenkomst zal via skype gebeuren jndien het niet anders kan wegens de Corona-pandemie. Ni invitas vin partopreni jenajn kunvenojn en la “Centro” de Heide-Kalmthout, Heidestatieplein, kiel kutime ĉiun trian ĵaudon de la monato, inter la 19a 30 – 21a 30 horoj. Se ne estus eble alimaniere, ni kunvenos perrete.
21 januaro 2021 : Kasverslag en jaarverslag 2020, en verkiezing nieuw bestuur. Kiel ĉiam en januaro la kunveno estos dediĉata al la financa raporto kaj al la ĝenerala Erikeja raporto rilate al la antaŭa jaro.
18 februaro 2021 : Rob Ebenau vertelt ons over zijn laatste reis naar Egypte. Nia vic-prezidanto prelegas pri sia vizito al la plej popolriĉa arablingva lando.
18 marto 2021 : Helemaal uit de hoofdstad komt Bernard-Régis Larue naar Kalmthout! Hij zal ons de figuur van Bertha von Suttner (1843-1914) schetsen, de befaamde Oostenrijkse pacifiste, schrijfster en eerste vrouwelijke winnares van de Nobelprijs voor de vrede (1905). Bernard honoras nin per vizito el de la fora Bruselo. Li prelegos pri Bertha von Suttner, aŭstra batalanto por la paco, verkistino kaj la unua virino kiu ricevis la Nobelpremion pri paco en 1905.
Ni esperas revidi vin multnombre,
La estraro